Personal tools
You are here: Home Pri mi
Document Actions

Pri mi

by denizo_sea last modified 2011-03-10 14:14
Mi naskiĝis la 20-an de marto 1947. Jam miaj gepatroj parolis Esperanton, kaj ili faris min denaska esperantisto.

La unua infankongreseto en la jaro 1956 estis la unua Esperanto-renkontiĝo, kiun mi (konscie) partoprenis. Ek de tiam sekvis partopreno de junularkongresoj, vintraj seminarioj de GEJ kaj UK-oj.

La plej grandan parton de mia vivo mi loĝis en Hamburgo, en Germanio. Tie mi ankaŭ studis historion kaj pedagogion kaj post tio mi laboris kiel instruisto. En 1995 mi emeritiĝis.

En 1998 mi translokiĝis al Danlando, kie mi nun vivas 60km norde de Kopenhago (56°00’03,45’’ norde, 11°57’11,67’’ oriente) en la kamparo.

Nun mi dediĉas grandan parton de mia tempo al Esperanto. I.a. mi novskribis danlingvan Esperanto-ŝlosilon kaj mi kompilis malgrandan Esperanto-gramatikon, kiu estas havebla en la dana kaj en la germana. (Ĉiuj mendeblaj ĉe mi.) Ĉe lernu.net mi estas "lingvohelpanto".

Temas pri via agado

Posted by Adamo Olsxewski at 2010-09-03 13:44
Kara Samideano !
Kun granda gxojo mi povas kunligi la kontakton kun denaska esperantisto, kiu ankaux kiel emerito okupigxas grandparte pri Esperanto.Mi gratulas al vi, cxar via laboro estas tre utila al ni cxiuj.--geesperantistoj kaj ankaux al simpatianoj de la Lingvo.Domagxe, ke en via butiko oni ne povas mendi ankaux aliajn produktojn necesaj por cxiutaga vivo kun E-emblemoj.Malgraux tio, mi gratulas al vi la valoran iniciaton kaj deziras al vi nur sukcesojn en via komerca laboro.
Kun respekto mi restas:
Adamo B. Olssewski